krokodilo                                 verda krokodilo
Przystanek Woodstock 2017 - pluvarko, ĉefa scenejo kaj radego - foto de Chrische Meier kun lia permeso

PollandRok (eks-Woodstock)
23-a de julio ĝis 1-a de aŭgusto 2021

Memzorga renkontiĝo de mojosaj, festemaj Esperantistoj kadre de la senkosta rokmuzikfestivalo „Pol'and'Rock“ (ĝis 2017: Przystanek Woodstock) en Kostrzyn, Pollando, inter Berlin kaj Poznań, kun 500.000 partoprenantoj (aera bildo de 2019) .

En 2021 vi povos sinsekve viziti la Roskilde-festivalon  , la IJK , kaj post paŭzo en Berlino aperi frue en PollandRok.

Kostrzyn (germane: Küstrin) situas 6 km de la german-pola limo, 37 km norde de Frankfurt (Oder) kaj 110 km sude de Szczechin. Estas trajne facile atingebla, ekzemple ĉiuhore per rekta trajno de Berlin-Lichtenberg (95 km). La polaj fervojoj veturigas specialajn trajnojn kaj ofertas rabaton.

Etoso: ludlisto de Andi pri PollandRok-(Woodstock-). Videoj de diversaj jaroj kaj diversaj homoj .

Kial la nomŝanĝo de „Przystanek Woodstock“ (Haltejo Woodstock) al „Pol'and'Rok“?

La posedanto de la nomo Woodstock afable donis dum 23 jaroj la rajton uzi la nomon senkoste. Nun usona firmao akiris tiun rajton kaj „proponis“ novajn kondiĉojn... Por sia sendependa, senkosta festivalo la organizantoj decidis ne akcepti ion ajn kaj preni propran nomon. Mi esperantigis la novan anglalingvan nomon „Pol'and'Rok“ al la samsona esperanta vorto „PollandRok“, el Pollando kaj rok-(muziko).

Kial ni komencas tiom frue? Oficiale „PollandRok“ ja estas nur dum 3 tagoj.

Przystanek Woodstock 2017 - niaj najbaroj - foto kun ilia permeso

La granda festivalo ĉirkaŭ ni iom post iom komenciĝas. La unuaj oficialaj koncertoj okazas jam je merkredo, la 28-a de julio, en unu scenejo, la grandaj koncertoj sur ĉiuj 5 scenejoj estas dum la tri lastaj tagoj, de ĵaŭdo, la 29-a ĝis sabato la 31-a de julio 2021 malfrunokte. Laŭ Esperant-renkontiĝa kalkulmaniero jam estus 6 tagoj: alvojaĝtago mardo, la 27-a de julio, programo de merkredo la 28-a de julio ĝis la nokto al dimanĉo, forvojaĝtago dimanĉo, la 1-a de aŭgusto. Ni aldonis kelkajn tagojn en la komenco, ĉar jam tiam estos kelkmil homoj (neesperantistoj), multaj privataj festoj kaj eblas trankvile ekkonatiĝi kun niaj najbaroj.

La manĝaĵvendejĉeno „Lidl“ malfermas dumtempan vendejon sur la festivalotereno jam je lundo tagmeze (do estas jam sufiĉe da klientoj). Ankaŭ la plimulto de aliaj utilaĵoj, ekz. vendado de malvarma biero, necesejaj budoj kaj uzeblo de (pagendaj) varmaj duŝoj ekfunkcias je lundo aŭ mardo. Kelkaj homoj ektendumas jam pli ol monaton antaŭe, kaj laŭ tradicio la urbestro de Kostrzyn invitas la unuajn al komuna matenmanĝo.

Ni unue estos ĉefe inter ni kaj poste pli kaj pli partoprenos la festivalon. Ĉar ni volas tendumi kune en bona loko, necesas alveni jam la antaŭan semajnfinon. Poste eblus tendumi nur dise, aŭ ie ege for en la arbaro, aŭ (kontraŭ eta kotizo) iom for en apudaj, privataj herbejoj. Se vi alvenos ne kun ni, sed nur poste, sciu: La lokoj apud nia, tre centra tendejo rapide pleniĝos post mardo - merkredo kaj ne eblos „defendi“ tendolokon poste. Homoj simple venas kaj tendumas en la lasta libera spaco meze de nia tendaro kun la argumento „Estas Woodstock“. Kaj ni ne estas batalemaj.

Multkultura vilaĝo en Przystanek Woodstock 2016, kun Jerzy Owsiak kaj Zbigniew Buczkowski

Esperanta Vilaĝo de (aliaj) Esperantistoj

Ekde 2016 dum la kvar ĉefaj tagoj polaj Esperantistoj de la Multkultura Edukcentro en Nowy Sącz  informas pri Esperanto en tendo kun granda skribaĵo „Esperanto” en la ASP, sur la AFA-monto, en sia „Esperanta vilaĝo“  . Kutime ili alvenas ĉiuj kune frumatene post nokta busveturado la unuan dounoficialan tagon de la festivalo, do en 2021 la 28-an de julio. Ni subtenu ilin, sed restu sendependaj.
Raporto pri ilia agado dum Woodstock 2016 . Bildoj de 2016 (sube) kaj monpeto .
Ili partoprenis en 2019 (bildoj sube). Krom ĉe facebook miaj lastaj oficialaj informoj en Esperanto estas de 2018 , sed okazas pli-malpli same ĉiujare. Parto de la informoj en ilia paĝo estas nur en la pola. Nu, ne ĉiuj de iliaj polaj kunlaborantoj estas fluparolantoj de Esperanto. Kaj ili ja celas informi polojn pollingve dum PollandRok.


Kio estas PollandRok?Przystanek Woodstock 2015 - tendoj, en la fono la granda scenejo

  • renkontiĝo en renkontiĝo
  • senkosta, memzorga
  • nekrokodila insulo en multe pli granda festivalo
  • ni lasas la grandan festivalon kreski ĉirkaŭ ni
  • pli varma ol en la JES 
  • internacia grupo
  • mojosaj partoprenantoj (ni!)
  • sen streĉa, deviga programo
  • libervolaj ebloj: ripozi, babili, festi aŭ arte aktivi
  • laŭplaĉe ajnfreneze vestiĝi – neniu miras
  • dancado, petolado, diboĉado ktp.
  • manĝtempoj laŭdezire, granda elekto
  • veganaj manĝaĵoj apude ĉe Hare KriŝnaPrzystanek Woodstock 2015, granda scenejo nokte
  • facile atingebla per publika transporto
  • ...
  • En la granda festivalo PollandRok (Przystanek Woodstock):
  • belaj koncertoj de polaj kaj internaciaj grupoj
  • eblo sovaĝe danci, laŭplaĉe ankaŭ en akvo
  • tre mojosaj, amuzaj, malfermitaj partoprenantoj
  • korpopentrado
  • ĵetado de farbopulvoro
  • multaj aliaj aktivecoj, ofte de la partoprenantoj
  • proksimume 500.000 festemaj homoj
  • tre granda kaj tamen ĉarma, paca festivalo
  • bonega etoso
  • ...
homoj dancas en la akvo, Przystanek Woodstock 2014

Akvodancejo kaj duŝego

Apud la granda scenejo estas alta tubo kun duŝo en akvoflakego kun sabla grundo. Se vi volas amuziĝi tie, pripensu porti naĝokulvitrojn kontraŭ la sablo kaj ŝuojn kontraŭ pikaj ladskatoloj. Gumbotoj funkcias, sed restos ene sekaj nur ĝis vi falas aŭ estas faligata, do maksimume dum du minutoj :-) .


Kelkaj de la sube menciitaj ligiloj temas ankoraŭ pri Woodstock 2019 aŭ 2018 kaj eble jam ne plu funkcias, dum la novaj ankoraŭ ne funkcias. En 2021 ĉio estos tre simile, do sufiĉas ŝanĝi la datojn al unu - du tagojn antaŭe. Mi aktualigos ilin kiam ekaperos informoj pri 2021.

Przystanek Woodstock 2015, duŝego antaŭ la granda scenejo

Kio okazas en PollandRok?

1) Muzikgrupoj ludas sur la kvin oficialaj scenejoj.
Alklaku [pola nomo de la loko]:

Granda (ĉefa) scenejo [Duża Scena]  apud la akvobaseno

Spektoradego (ambaŭ vidu dekstre)

Dua scenejo aŭ Malgranda scenejo [Mała Scena] 
Przystanek Woodstock 2015, homo en alkokostumo
Noktaj koncertoj en la Arta Scenejo [Nocne ASP / koncertu i wydarzenia ASP] 

jam ekde merkredo: Viva Kultura scenejo (nomata Kriŝna), [Viva Kultura] 

LECH-zono [Strefa Lecha]  apud la granda LECH-biervendejo

Kaj verŝajne denove aldona, dumtaga scenejo de la telefonkompanio Play.

Ekzistas aktiva mapo de PollandRok  en la angla. Klaku ekzemple al „Scenes“, la dua punkto dekstre, kaj vi vidas kie estas kiuj scenejoj. La sama aktiva mapo, en la pola 

2) Ĉio alia

ASP, Akademio de Belaj Artoj [Akademia Sztuk Przepięknych]  diskutoj (en la pola), multaj neŝtataj organizoj  kaj projektoj .


Przystanek Woodstock 2015, sapglitejo Kelkfoje estas bunta Holi-pulvoro (filmo) 

Vendeja strato: Tie vendiĝas inter alie belaj T-ĉemizoj kaj festivalaj ŝtofbendoj. Aĉetu tre frue – estas ofte vicoj, vespere estas fermita kaj poste la plej belaj aferoj estas finvenditaj.

Pasintjare la telefonkompanio Play havis sapglitejon (dekstre).

Kriŝna-vilaĝo: Nu, ĝi ja estas religia movado, sed vi ne devas timi ke ili volas konvinki vin al ilia kredo. Ankaŭ ne estas vera vilaĝo. La Hare-Kriŝna-anoj  tradicie partoprenas ekde la 2-a PollandRok kaj okazigas sian propran feston, al kiu ĉiuj estas invitataj. Eblas lasi pentri sur si, danci kun ili kaj preni bonan veganan manĝon. Sur ilia scenejo okazas ekzemple jogo-ekzercoj, artistaj programeroj kaj ekde posttagmeze koncertoj. Jen ilia fb-paĝo  (en la pola).

Kaj kaj kaj...

3) Spontaneaj okazaĵoj ĉie ajn...

Kiu fondis kaj organizas la grandan festivalon „PollandRok (Przystanek Woodstock)“?

Jerzy Owsiak  kun aliaj fondis en 1993 la helporganizon „Granda Orkestro de Kristnaska Helpo [Wielka Orkiestra Świątecznej Pomocy (WOŚP)“. Dum kristnasko ĝis precipe dum januaro 120.000 helpantoj kolektas pli ol 10 milionoj da Eŭroj, ĉiun fojon por specifa grupo de malsanuloj.

Laŭ ideo de Jerzy Owsiak  tiu organizo ekde 1994 okazigas „Przystanek Woodstock“, nun je la nomo PollandRok. Precipe kiel danko al la monkolektintoj kaj -donacintoj, sed ĝi estas malfermita por ĉiuj kiuj ŝatas pacon, justecon kaj helpemon. La festivalo malsubtenas drogojn kaj la plej forta vendata alkoholo estas biero. Oni financas la festivalon ne de la donacoj, sed dank' al grandaj bier- kaj aliaj sponsoroj. La artistoj ludas por simbola kotizo kaj dum la festivalo laboras multaj volontuloj , tial ĝo povas esti senkosta. Ludas konataj kaj nekonataj polaj kaj internaciaj grupoj kiel ekzemple Judas Priest (2018) , Tarja Turunen (2016) , Manu Chao (2014) , The Prodigy (2011) Die Toten Hosen (2002 kaj 2005) .

Tiuj muzikgrupoj ludis dum la pasintaj jaroj .

Krom koncertoj estas multaj artistoj, kabaredistoj, diskutrondoj ktp. blabla. Okazis paroladoj de konataj politikistoj kiel Lech Wałęnsa  kaj Joachim Gauck .

Blazono de Kostrzyn

Alveturi: Al kiu Kostrzyn?

Nia (la ĝusta) Kostrzyn, plennome „Kostrzyn nad Odrą“, situas inter Frankfurt (Oder) kaj Szczecin, apud la rivero Oder/Odra, laŭ kies mezo iras la landlimo. Ĉe la germana fervojo nomiĝas „Küstrin(PL)“ aŭ „Kostrzyn“, ĉe la pola fervojo „Kostrzyn“, ĝi proponas eĉ „Kostrzyn | Przystanek Woodstock“. La malĝusta estas „Kostrzyn Wielkopolski“ („Kostrzyn Wlkp“) kiu situas iom oriente de Poznan – NE veturu tien.

Oficiala aktiva mapo kiel alveturi la festivalejon (angle) . Atendu kelkajn sekundojn. Klaku al la cirkloj dekstre.

Kiel alveturi de Pollando?

Estas (2017: inter la 1-a ĝis 8-a de aŭgusto) specialaj t. n. muziktrajnoj al la festivalo . Biletoj vendiĝas en speciala paĝo  kaj ĉe la Pola Regiontrajna Kompanio . Krom tiuj specialaj trajnoj eblas veturi per kutimaj trajnoj de la du ŝtataj fervojkompanioj: la regiona Przewozy Regionalne  kaj la longdistanca PKP Intercity  (kvarlingva). Trovu bonan konekton inter tiuj tri ebloj. Aĉetu vian polan bileton en Pollando, ĉe unu el la polaj fervojoj, persone aŭ per interreto. Internacia bileto ja validas en ĉiuj kutimaj trajnoj de ambaŭ polaj fervojoj (sed ofte nur kun deviga rezervado), kaj vi ne devas dufoje pagi la kostajn komencajn kilometrojn.

Kiel alveturi de la germana flanko?

Praktike preskaŭ ĉiuj vojoj estas tra Berlin.
Plej malmultekosta al Berlin estas busoj, troveblaj ĉe https://busliniensuche.de (lingvo ŝanĝebla) . Trajne eblas aŭ aĉeti ege frue, ene de Germanio nun jam 180 tagoj antaŭe, aŭ ŝpari uzante nur lokajn trajnojn, por ideala prezo vi estu 5 aŭ multoble 5 homoj. Uzu lunde ĝis vendrede ekde la 9-a horo „Quer-durchs-Land-Ticket “ aŭ, sabate aŭ dimanĉe ekde la 0-a horo, „Schönes-Wochenende-Ticket “. Se vi interesiĝas pri detaloj, uzu la tradukilon de Guglo kontaktu Andi.

Se vi volas aĉeti germanan nacian trajnbileton, komparu la prezojn al Berlin, al „Küstrin Kietz“ (ankoraŭ en Germanio) kaj al „Küstrin(PL)“ = Kostrzyn. La restantajn 5 km eblas aĉeti ekz. en aŭtomato en la trajno  por 1,90 €. Unue demandu la konduktoron, ofte via bileto validas eĉ ĝis Kostrzyn, aŭ estas duonoficiale akceptata. La germana konduktoro kiu decidas tion veturas ĝis la finhaltejo Kostrzyn.

De Berlin al Kostrzyn

Ĉiuhore (5:37 ĝis 23:37) estas rektaj trajnoj de Berlin-Lichtenberg al Kostrzyn (PDF: RB 26) . Plenpreze de Berlin al Kostrzyn kostas 11,80 € kaj de Küstrin Kietz (lasta stacidomo en Germanio, eksa parto de Kostrzyn) al Kostrzyn 1,90 €. BahnCard 25 kaj BahnCard 50 donas ambaŭ 25 % da rabato. Se vi ankoraŭ ne havas bileton kaj ekveturas sole de Berlin, alparolu festivalemulojn sur la kajo, ĉar eble ili havas liberan lokon en sia „Brandenburg-Berlin-Ticket“  – ĝi validas por 5 personoj. Se ne: Komencu mem kolekti homojn, ekde 3 homoj indas aĉeti komunan „Brandenburg-Berlin-Ticket“  . Ĝi ĉiam estas por 5 personoj kaj kostas jene: Valida por ekveturi lunde ĝis vendrede post la 09-a horo, sabate kaj dimanĉe post la 0-a horo kostas 33 € kaj validas ĝis la 03-a horo venontmatene. La variaĵo, „Brandenburg-Berlin-Ticket Nacht“ validas inter la 18-a horo vespere ĝis la 07-a horo venontmatene kaj kostas 25 €. Eĉ eblas aĉeti ilin (kaj aliajn biletojn) ĉe aŭtomato en la trajno. Ĉiuj Brandenburg-Berlin-biletoj inkluzivas ĉiujn publikajn transportilojn en la federaciaj landoj Berlin kaj la ĝin ĉirkaŭanta Brandenburg. Do aparta bileto por metroo, tramoj kaj busoj ne necesas. Nepre NE aĉetu internacian fervojan bileton ĉe Deutsche Bahn, ĉar ĝi kostas 29 €!

Piede de la stacidomo Kostrzyn al la festivalo

Piedira vojo de la stacidomo al ni . Estas 5 km, sed kun pakaĵoj kalkulu pli ol unu horon. Ekde eble merkredo ankaŭ estas busoj al la sudokcidenta rando de la festivalejo. Aŭ prenu taksion.

Ĉu eblas veni per aŭto?

„Principe jes, sed ...“ :-)  al la ĉefa tereno nur ĝis antaŭ la 28-a de julio. Poste necesas re-parki 1 ĝis 2 kilometrojn for senkoste, klaku kaj rigardu la mapon iom sube en la paĝo . Se tiu parkejo plenas eblas parki nur kontraŭ kotizo en apudaj privataj herbejoj de lokaj agrikulturistoj, 3 ĝis 5 kilometrojn for. Ni rekomendas veni per trajno.

Kiel trovi nin? Ĉu estas mapo?

Vi povos altelefoni nin aŭ sendi mesaĝeton (vidu sube).

Por orientiĝi sur la festivala tereno rigardu la aktivan mapon de PollandRok (Przystanek Woodstock) kun klarigoj kaj indikitaj lokoj de ĉio , en la angla. La sama mapo kun klarigoj en al pola . Atendu iom, poste klaku al la plej supra de la dekstraj ok cirkloj: [en] „Festival Grounds“, [pl] „Teren Festiwalu“. Klaku al „+“ kaj trovu norde de la ĉefa scenejo „Monster“. Ni loĝos en la eta arbarpeco oriente de „Monster“, inter ĝi kaj „AFA Workshop“. Ni ne povas garantii ekzaktan lokon, simple kontaktu nin . Ni havos videblan Esperanto-flagon, sed la tereno estas granda. Nova ekde 2016: la ruĝa linio estas bariloj, ĉe la STOP-signoj kontroloj. Maldankon, PIS-partio.

En la mapo estas multe da informoj, simple klaku al la cirkloj dekstre. Por traduki tekstojn gluu ilin unuope en la tradukilon de Guglo . Prefere komprenu la anglan, ĉar al Esperanto ĝi tradukas tra angla. En ambaŭ kazoj la rezulto varias, de amuza ĝis nekomprenebla.


Loko de la festivalejo  en Guglo-mapo. Kun fotoj.

Blazono de Kostrzyn

Kostrzyn, la urbo de nia PollandRok

Ni ekskursos al Kostrzyn antaŭ la koncertoj. Ligiloj al informoj pri la urbo Kostrzyn:
Tre konciza superrigardo  (germane)
Tre bela paĝo de la turistoficejo de Kostrzyn  (trilingve)
Historiaj bildoj de Küstrin/Kostrzyn, precipe de la tramo kaj la eks-urbocentro 

Mapo de Kostrzyn (bezonas Flash) 

Kiom kostas?

La festivalo mem estas senkosta. Manĝaĵoj kaj nealkoholaj trinkaĵoj en la surloka Lidl-vendejo kostas same kiel en la urbo. 0,5 l da malvarma biero kostas 1 €, vegana manĝaĵo ĉe Hare Kriŝna  2 €, vianda proks. 4 €, varme duŝi 1,90 €. Proksimume rekalkulitaj de polaj zlotoj.
monaŭtomato klopodas riĉigi sian posedanton

Monŝanĝi kaj pagi

Oni akceptas nur polajn zlotojn (aspekto) . 1 € egalvaloras al proksimume 4,3 polaj zlotoj (klaku por aktuala kurzo) . Vi bezonas (ankaŭ) kontantan polan monon. Multloke, sed ne ĉie (!) eblas pagi per kreditkarto. Uzu la karton nur se estas por vi sen aldona kotizo. Plej favorkurze ŝanĝu monon en Pollando. Monŝanĝejoj nomiĝas „Kantor“ kaj estas en la urbo. Tie kaj apud la stacidomo eblas ŝanĝi monon nur ĝis la 22-a horo. 24-hora monŝanĝejo inter la urbo kaj la festivalejo . Poste, plej malfrue ekde ĵaŭdo, funkcias monaŭtomatoj en la festivalejo, sed ofte kun longaj vicoj. Alia eblo estas pagi en Lidl per Eŭroj, vi ricevas ŝanĝmonon en zlotoj.

Atentu ĉe monaŭtomatoj (klaku dekstre): Ĉiam neu ion kiel „Fiksa kurzo de 3,785 Zł/€, sen kotizo“„Nur 26,32 €/100 Zł“, ĉar preskaŭ ĉiam estas malbona kurzo. Elektu „Via hejma banko ŝanĝos je nekonata kurzo“. Se via banko donus tiom malbonan kurzon, estus tempo ŝanĝi la bankon. Klaku por aktuala kurzo 
Simile se vi volas pagi per kreditkarto: Diru ke vi volas pagi en polaj zlotoj [zŭoti] por havi la bonan kurzon de via hejma banko. La diferenco estas facile 10 ĝis 15 procentoj.

Lavejoj kaj duŝoj

Kelkloke, ankaŭ apud niaj tendoj, estas senkostaj malvarmaj lavejoj kaj duŝoj. Ekzistas varmaj duŝejoj kie eblas laŭ surskribo „pagite duŝi“ :-) kontraŭ 8 polaj zlotoj = 1,90 €. Prefere ne deziru tion antaŭtagmeze, ĉar tiam estas longaj vicoj. Nokte dum aŭ post la lasta koncerto estas la plej taŭga tempo – eblas aŭdi la muzikon. La tempo de varma duŝado ne estas limigita.


oficiala paklisto de Przystanek Woodstock en Esperanto

Kion kunporti al PollandRok

dekstre: oficiala paklisto de la festivalo

Ne kunportu tro, tiuj listoj nur helpu vin ne forgesi ion gravan. Multajn aferojn prefere aĉetu surloke. En Lidl vendiĝas kron manĝaĵoj kaj trinkaĵoj ekz. sapo, matracoj, dormsakoj, dentobrosoj, kondomoj ktp., sed jam pri orelŝtopiloj mi dubas. Por vestaĵoj kaj ne-vestaĵoj validas: Nur kunportu aĵojn, kiu rajtas ĝi malpuriĝi, difektiĝas aŭ eĉ iel malaperi. Tiaj listoj neniam estas kompletaj kaj enhavas konsilojn kio povus esti utila kaj estas facile forgesata. Aliflanke konsideru ke vi ne povas kunporti ĉion.

  • tendo, dormsako, matraco
  • legitimilo
  • medikamentoj, se vi bezonas
  • sunŝmiraĵo
  • orelŝtopiloj
  • dentobroson
  • sapo, harlavaĵo
  • amikino/amiko
  • kondomoj
  • akvotubeto por pli bone uzi la lavujojn
  • metalaj manĝiloj por uzi anstataŭ la plastaj
  • bierskatolkovrilo kontraŭ pluvo kaj sablo :P
  • minimume 2 sekigtukoj
  • ĉapelo
  • maldikaj vestaĵoj
  • varmaj vestaĵoj
  • (gum)botoj + ŝtrumpoj
  • pluvjako
  • (kol)tuko por protekti vin kontraŭ fluganta sablo
  • akvorezistaj ŝuoj
  • poŝtelefono - eble ne tre kosta + sufiĉe da elektro/baterioj por ĝi
  • poŝlampo + elektro por ĝi
  • naĝokulvitroj
  • necesejpapero (eblas aĉeti surloke)
  • ujo por ĉiam havi viajn valoraĵojn kun vi. Prefere akvorezista.
  • bona humoro

Kiajn vestaĵojn kunporti?

Estas bonfreneza etoso. Neniu miras se vi portas ajnajn buntajn, ekzotikajn, bonfrenezajn vestaĵojn. Ne prenu ion luksan – ĉio rajtu malpuriĝi, difektiĝi kaj malaperi. La vetero ne antaŭvideblas. Enkalkulu pluvon, venton, se ne pluvas polvon, kaj varmegon. En 2015 estis nokte 10° C, sed kutime estas varma, dumtage povas esti 35° C. Se vi volas poste uzi ilin, evitu blankajn kaj tre helajn kotonajn vestaĵojn, ĉar ne nur post dancado en la akvo povas resti neforlavebla bruneta koloro. El ĉiuj aliaj vestaĵoj eblas ellavi ĉion, almenaŭ tiom ke nenio plu videblas :D . Vi povas hejme kolekti malnovajn, alikaze forĵetendajn vestaĵojn por lasta uzo kaj forĵeti ilin surloke. Tiam vi ŝparas rekunporti ilin. Ŝirita estas unu el la senlime multaj festivalaj stiloj.

Przystanek Woodstock 2014, kuŝante en la akvo kun gumbotoj Ŝuoj 1: Eblas iri nudpiede (por veraj spertuloj). Kutime estas malmulte da vitro, ĉar estas malpermesata kunporti. Sed platigitaj aluminiaj bierskatoloj facile formas tre pikajn ladangulojn. Tial mi rekomendas ĉiam porti ŝuojn. Se vi volas danci en la akvo, ili estu akvorezistaj.

Ŝuoj 2: Se pluvas kaj malvarmas, multaj preferas havi gumajn (aŭ aliajn akvorezistajn) botojn. Se pluvas kaj malvarmas, estas tre utilaj, ankaŭ por amuziĝi (vidu dekstre). Statistike vi dum pluraj jaroj bedaŭras la troan pezon, kaj foje ĝojas, ĉar ili savas vin :-) . Profesiuloj eĉ havas ŝuojn kun protektiloj en la pinto je kiuj ne gravas, se dum dancado iu akcidente tretas sur ilin.

Mi (Andi) kutime preferas ŝtofajn gimnastikajn ŝuojn kun alta rando, kiu ĉirkaŭiras la piedartikon, t.n. „Chucks“, sed ĉiam kunportas gumbotojn por la kazo de bezono.

Enpaku ĉiujn pakaĵojn akvoreziste, imagu se vi devas iri en pluvego dum unu horo. Mi kutime nur kunportas dikajn plastajn sakojn por enpaki ĉion en kazo de bezono.
Valoraĵojn kiel legitimilon, monon kaj pagokartojn portu ĉiam ĉe vi, akvoreziste enpakitaj.


Enrico manĝas Hamburgeron en Rock Otočec 2007

Kion manĝi?

La unuajn tagojn ni aĉetos en la urbo (6 km), ekde lundo sur la festivalejo ĉe la manĝaĵvendejo Lidl. Poste en la festivalejo estas multaj budoj kiuj vendas manĝaĵojn. Hare Kriŝna vendas veganajn manĝaĵojn. En la aktiva mapo de PollandRok  klako al „Na zakupy“, la punkto dekstre plej sube, montras kie estas la rapidmanĝejoj kaj biervendejoj.


Reguloj

Preskaŭ ĉio estas permesata. Precipe
  • NE faru malfermitan fajron
  • NE kunportu vitron. Metu ĉion en plastajn botelojn
  • NE kunportu (hejm)bestojn. Ankaŭ evitu kunporti homajn krokodilojn ;-)
  • NE kunportu drogojn
  • Vinon kaj brandon vi ne rajtas kunporti, sed estas en praktiko tolerataj.
    Ili ne vendiĝas, dum PollandRok ankaŭ ne en la urbo.
    Ne estas pakaĵkontroloj. SE vi kunportas, NE en vitraj boteloj!
  • Laŭ la reguloj vi ne rajtas trinki bieron antaŭ la scenejoj.
    Ĝis nun apenaŭ iu interesiĝis pri tio, nur ke vi kondutu bone, kaj tio funkciis.
    Ĉijare (eble pro la PIS-partio) la festivalo estas devigata dungi pli da personoj kiuj zorgu pri sekureco. Ni vidu.

Sekureco kaj pacpatrolantoj

PollandRok estas tre sekura festivalo. Vi eble miras ke oni ne uzas metalajn barilojn antaŭ la scenejoj – la solvo estas tre simpla: La scenejo estas 5 m alta, tial tuj antaŭe ĉiam restas libera spaco por eskapi kaj ne necesas gardistoj por malhelpi ke iu grimpas. – Se vi bezonas helpon, alparolu unu el la pacpatrolantoj. Tio estas volontuloj kun ruĝa t-ĉemizo kun surskribo „Pokojowy Patrol – Peace Patrol“.

Ĉiujare la politikistoj de la reganta PIS-partio devigis la organizantojn pro laŭdira „granda risko“ dungi (kaj pagi!) pliajn 2000 gardistojn. Eventuale tial estos la lasta PollandRok / Przystanek Woodstock (dum ili regas). La novaj gardistoj havos bluajn uniformojn. Ĉu la PIS-partio volas ankaŭ provoki la partoprenantojn por poste povi diri „Vidu kiom granda risko estis“, ni vidu. Laŭdire estos eĉ iaj bariloj kaj enirkontroloj, ĝis nun tute nekonata fenomeno. Sciu ke pri tiaĵoj ne kulpas la organizantoj!

Ekzistas eĉ eta malsanulejo en tendo sur la tereno.

Novaĵoj, informoj kaj reguloj pri sekureco kaj sano, en la angla 

Kiel aliĝi?

Al PollandRok, kiel senkosta memzorga renkontiĝo, vi devas nek aliĝi nek antaŭpagi. Tamen prefere informu nin kiam vi intencas veni, tiam ni rezervos lokon por via tendo.

Pol'and'Rock / PollandRock / Przystanek Woodstock 2018, Andi antaŭ CEM-ejo 2018

Kiel kontakti nin?

Kontaktu Andi, la „apenaŭ-organizanton“ :-) (estas ja memzorga renkontiĝo).

Dum PollandRok, ĉar ne eblas aŭdi ion dum la koncertoj, plej bone skribu per Telegram: Andi_E 

Ekde julio 2021 funkcios ankaŭ la pola poŝtelefono: +48 579173451 . Se ial ne funkcias, uzu la ĉiam funkciantan germanan numeron „Andi Aldi“, ankaŭ por mesaĝeto (SMS): +49-1577-4273240..

Ĝis la 24-a de julio eblas per retpoŝto: andim@gmx.li.

En Fejsbuko vi trovas min je la nomo Andi Mela Krokodilo. Por „amikiĝi“ nepre skribu kiam kaj kie ni persone renkontiĝis, kaj montru rekoneblan bildon de vi. Aliajn amikecpetojn mi ne akceptas.

Kiel veturi poste tra Pollando?

En la ĝenerala informpaĝo de la pola fervojo  eblas elekti alian lingvon. La traduko al la germana estas aparte dolĉa: „Station einführen“ :-) .
Ĉiuj havas devigan rezervadon [R], do decidu frue! Rezervita sidloko taŭgas, ĉar la trajnoj estos certe plenplenaj. Post PollandRok oni kontrolas la biletojn jam survoje al la kajoj de kiuj veturas trajnoj al Pollando. Verŝajne ĉar la trajnoj tiom plenplenas ke praktike ne eblas kontroli biletojn.

Ligiloj

Oficiala hejmpaĝo de la festivalo en la pola [pl] aŭ angla [en] 
Novaĵoj (oficiala hejmpaĝo) [pl]
Novaĵoj (oficiala hejmpaĝo) [en] 
Oficiala Facebook-paĝo [pl] 

Paĝo de germanaj ŝatantoj [de] 
Forumo de germanaj ŝatantoj paĝo[de] 
Facebook-grupo de germanaj ŝatantoj [de] 

Raporto pri Pol'and'Rock 2018 en la gazeto Märkische Oderzeitung [de], kun ligiloj al pliaj artikoloj de ili 
Raporto pri Woodstock 2015 en la gazeto Der Tagesspiegel [de] 

Videoj de la muzikgrupoj kiuj ludis 2015 
Ĉiuj muzikgrupoj kiuj ludis dum ĉiuj pasintaj festivaloj 


pasinta aktualigo: 10-a de februaro 2021